[Esperanto] Tago de la Tero 2024 ----- Feliĉan tagon de la Tero al ĉiuj! La Tago de la Tero estas ĉiujara evento en festado de la Tero kaj por pruvi subtenon por mediprotektado. Ĝi estas festata ĉiujare la 22-an de aprilo kaj fariĝis tutmonda evento, festata en pli ol 190 landoj. La oficiala temo por 2024 estas "Planedo Kontraŭ Plastoj" - alvoko por drasta redukto de la produktado de plastoj por protekti nian sanon kaj la sanon de nia planedo. Por festi ĉi jaron, ni invitas vin krei projektojn rilatajn al la Tero kaj mediprotektado! Ĉu vi serĉas ideojn por komenci? - Faru karton por festi la Tagon de la Tero - Desegnu ludon pri planti arbojn - Kreu artaĵojn uzante reciklitajn materialojn kaj vivigu ĝin per Scratch - Kreu projekton por helpi aliajn lerni pri la historio de la Tago de la Tero - Desegnu ludon pri purigi la oceanon - Kreu lernilon por helpi aliajn lerni pri reciklado - Kreu projekton pri plasta poluo kaj kiel ni povas helpi esti parto de la solvo - Faru animacion pri akvobotelo lernante kion signifas esti ekologiema - Pensu pri la temo "Planedo kontraŭ Plastoj" kaj faru projektonrilatan al tio! Memoru, ĉi tiuj estas nur sugestoj! Vi bonvenas ankaŭ elpensi viajn proprajn ideojn, aŭ inspiriĝi de projektoj, ke estas jam en la studio! Vidu malsupre por pliaj informoj pri la Tago de la Tero. Kion vi kreos? =^..^= - - - - FAQ Kio estas Tago de la Tero? Tera Tago estas ĉiujara evento en festado de la Tero kaj por pruvi subtenon por mediprotektado. Ĝi estas festata ĉiujare la 22-an de aprilo por marki la datrevenon de la komenco de la moderna ekologia movado en 1970. Kio estas la temo por la Tera Tago ĉi-jare? La oficiala temo por la Tera Tago ĉi-jare estas "Planedo kontraŭ Plastoj". Ĝi estas alvoko por la fino de plastoj por la homa kaj planeda sano, postulante 60% redukton de la produktado de plastoj ĝis 2040 kaj finfina celo krei senplastan estontecon por la venontaj generacioj. [End of translation] Kiel mi povas partopreni? Estas multaj manieroj festi la teron kaj esti pli ekologie konscia. Kelkaj sugestoj de la organizantoj de la Tago de la Tero: Plasta poluado estas unu el la plej grandaj zorgoj, kiujn ni alfrontas ekologie. Ni ĉiuj povas uzi pli reuzeblajn materialojn kaj malpli unu-negajn plastojn. - Planti arbon! - Uzu vian voĉon por helpi aliajn lerni pri la graveco protekti nian planedon - Helpu konservi niajn strandojn, oceanojn, riverojn, lagojn, vojetojn, parkojn puraj de rubo. - Kiajn aliajn manierojn vi povas pensi por helpi? Kreu projekton pri ĝi kaj publikigu ĝin! Kie mi povas lerni pli? Rigardu projektojn en ĉi tiu studio por lerni pli kaj/aŭ viziti la oficiala retejo de la Tago de la Tero por pli da detaloj: https://www.earthday.org/earth-day-2024/